• Čeština
  • English
  • Esperanto
Akireblo

 

  • Etaj modlitaj sukeraĵoj estas pretaj en nia stokejo.Modlopaston necesas mendi proks. 1 semajnon anticipe.

 

  • Mendojn pri ceteraj sukeraĵoj ni akceptas 2 semajnojn anticipe, ĉe pli komplikaj mendoj ni bezonas eĉ pli da tempo.

 

  • Al vendejoj ni veturigas varojn per propra aŭto unufoje post 3 semajnoj laŭ plano de veturceloj. Mendojn ekster la dato de planita transportado ni akceptas sole por la distrikto Hodonín, se la mendo superas la sumon de 1500 kronoj.

 

  • Komplikajn produktojn, kiaj estas plejparte la tortoj, la mendantoj devas transpreni en nia produktejo, ĉar ne eblas ilin sendi per poŝto.

 

  • Produktoj, kiujn vi aĉetos en nia produktejo, ne estos absolute identaj kun tiuj, kiujn vi vidas en nia retejo. Ili povas diferenci per koloroj, formoj kaj ornamoj. Ne estas nia celo produkti grandajn seriojn, sed verajn originalojn.