• Čeština
  • English
  • Esperanto
El la historio

La produktadon de lakteca modlopasto ni komencis en 1993. Ekde la komenco de la firmao ni produktis diversajn specojn de mane modlitaj produktoj - figurojn de pluraj grandecoj, ornamojn kaj ankaŭ kompletajn nebakitajn tortojn. La kompletiga sortimento estas kokosfaruna stango, kreata laŭ malnova elprovita recepto.

En la daŭro de nia firmaa ekzisto ni partoprenis 3 konkursojn kun jenaj rezultoj:

  • 2002 Salima en Brno: 3-a loko en la konkurso Ĉeĥa sukeraĵisto
  • 2005 Salima en Brno: 2-a loko en la konkurso Ĉeĥa sukeraĵisto
  • 2006 honorigo Chuť Jižní Moravy (Gusto de Suda Moravio), kiu rajtigas nin uzi tiun simbolon sur niaj produktoj kaj samtempe devontigas nin teni adekvatan kvaliton.

Logo - Chuť jižní Moravy