• Čeština
  • English
  • Esperanto
Tempo de manĝeblo

 
Ĉe la pakitaj produktoj ni garantias manĝeblon minimume por 2 monatoj, ĉe la nepakitaj nur por 6 semajnoj.
La tempo de manĝeblo dependas de la tempo, kiam la produkto malmoliĝas. La iom-post-ioma malmoliĝado de niaj produktoj estas ilia natura propreco. La procedon ne eblas centprocente haltigi, nur bremsi per taŭga stokado kaj pakado. Optimumaj kondiĉoj povas la tempon de manĝeblo eĉ duobligi.
Ni rekomendas stoki niajn produktojn en malvarma loko kun temperaturo sub 20°C, plej bone en mallumo. Nepre ni malrekomendas teni la produktojn en lumoplenaj lokoj, sed ne necesas ilin meti en glaciŝrankon - post eltiro ilin kovrus roso!